La esperantaj tradukoj de Don Quijote de la Mancha

La bakalaŭro Sansón Carrasco sciigis al Don Quijote ke kiam la dua parto de la romano aperis jam estis presitaj pli ol dek du mil ekzempleroj de lia historio, kaj ke "mi kredas, ke ne ekzistos regno, en kies lingvon oni ne tradukos ĝin". Don Quijote respondis ke "unu el la aferoj, kiuj sendube donas la plejan plezuron al viro virta eminenta, konsistas en tio, vidi sin kun bona famo, tiel en la opinio de la homoj, kiel en la paĝoj de la libroj". Ambaŭ neniel suspektis ke ilia historio estis rakontota en lingvo

kiu ne naskiĝos ĝis preskaŭ tricent jarojn poste kaj kiu, krome, ne apartenas al iu ajn "regno". Ni aludas al Esperanto, kompreneble.

Kiel bone sciate, Esperanto estis prezentita al la mondo per libro eldonita en Varsovio en la jaro 1887, kies aŭtoro, Lazaro Zamenhof, uzis la pseŭdonimon "D-ro Esperanto". Tiu libro jam enhavis tradukon inter aliaj ekzemplaj tekstoj, kaj multaj el la unuaj tekstoj kiuj estis eldonitaj en la lingvo estis ankaŭ tradukoj. Foje kiel rimedo por pruvi la kapablojn de la nova lingvo, foje pro tio, ke la unuaj esperantistoj havis la deziron montri sian nacian literaturon al la parolantoj de aliaj lingvoj.

En la kazo de Hispanio, la elekto estis evidenta, kaj unu el la unuaj celoj estis, kompreneble, la traduko de Don Quijote. Do, tuj post la fondiĝo de la unua hispana asocio, la "Sociedad Española para la Propaganda del Esperanto", kaj profitante la trian jarcenton, en 1905, de la unua eldono de la romano, oni kunvokis kelkajn solenadojn, inter ili internacian konkurson de tradukoj de kelkaj partoj de la verko. La tekstoj aperis en la gazeto La Suno Hispana, organo de la menciita asocio. La venkintoj de la konkurso estis Carlo Bourlet, Geo C. Law kaj Vicente Inglada, kaj la tekstoj estis publikigitaj kiel libro, sub la titolo Tri ĉapitroj el la hispana verko: La sprita junkro Don Kiiĥotode Manchujo/ Miĥaelo de Cervantes Saavedra, eldonita de la Murcia Esperanto-Grupo.

Tiu unua provo estis, kompreneble, tre parta kaj nekompleta. La hispana esperanto-movado ne havis sufiĉan maturecon aŭ organiz-kapablon por taŭge entrepreni tian taskon. Spite de tio, oni ne rezignis la celon, kvankam la plej elstaraj tradukistoj, ĉefe la supremenciita Inglada, kontentiĝis per tradukado de aliaj verkoj pli facilaj. La sekvanta traduko de la verko de Cervantes estis intence parta, fare de elstara membro de la tre matura kataluna esperanto movado. Frederic Pujulà i Vallès publikigis tradukon de tiu parto de la aventuroj de Don Quijote kiu okazas en Barcelono, sub la titolo Don Kiiĥotode la Manĉo en Barcelona: 5 ĉapitroj. ĝi estis eldonita en Berlin en 1909, en la libroserio Internacia Esperantista Bibkloteko. La teksto estis republikigita en 1924, ĝi estas nun legebla per Interreto kaj oni povas konstati ke la stilo videble pliboniĝis. Iom poste oni faris alian partan provon. Tiufoje la iniciatanto estis la plej konata hispana esperantisto, la tiama prezidanto de la Hispana Esperanto Asocio, Julio Mangada Rosenörn. Mangada havis la planon krei libroserion de hispana literaturo tradukita en esperanton, kaj li donis ekzemplon tradukante kaj eldonante du librojn kun verkoj de Cervantes: unuflanke, du el la Ekzemplodonaj Noveloj ("Du junaj fraŭlinoj" kaj Korneliino") kaj, aliflanke, la komencon de Don Quijote. Ambaŭ verkoj estis eldonitaj en la jaro 1927, kaj tiu laboro estis nova parta provo, pro tio ke Mangada mem konsciis pri siaj mankoj kiel tradukisto, kaj neniu hispana esperantisto sekvis lian ekzemplon. Elstara esperanta verkisto el Nederlando daŭrigis, tamen, la laboron.

Hindrik Jan Bulthuis tradukis la tutan verkon, kiun oni ne povis eldoni kaŭze de la malfacila ekonomia situacio de tiu epoko.

La hispana enlanda milito kaŭzis gravan stagnon en la hispana esperanto movado kaj, sekve, en ĝiaj literaturaj projektoj. Oni devis atendi ĝis la jaro 1955 por vidi alian provon, denove partan sed pli koheran. Luis Hernández Lahuerta, tiama sekretario de Hispana Esperanto-Federacio (tiel nomita nelonge antaŭe) publikigis unu el la duonsendependaj noveloj kiuj aperas en la unua parto de Don Quijote, "Novela del Curioso Impertinente".

La libro estis eldonita en Valencio sub la titolo La malprudenta scivolulo. Ni finfine alvenas al la kompleta kaj kanona esperanta traduko de la romano de Cervantes. Temas neeviteble pri verko de la plej elstara tradukisto de hispanaj beletraĵoj en esperanton, Fernando de Diego. De Diego estas unu el la plej fekundaj kaj respektataj tradukistoj en la esperanta mondo, kaj li tradukis en ĉi tiun lingvon verkojn de tre diversaj aŭtoroj. Ni menciu inter ili Federico García Lorca (Cigana romancaro), Pío Baroja (La arbo de La sciado), Camilo José Cela (La familio de Pascual Duarte), Ramon María del Valle-Inclán (Tirano Banderas), Pablo Neruda (Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto), Rómulo Gallegos (Doña Bárbara) kaj Gabriel García Márquez (Cent jaroj da soleco), kaj ankaŭ verkojn de Castelao, Balzac kaj Hemingway, krom multaj aliaj mallongaj verkoj kiuj aperis en diversaj gazetoj kaj antologioj.

La traduko de Don Quijote estas vera literatura monumento, inda je laoriginala romano. De Diego dediĉis dudek jarojn al la laboro traduki la tutan tekston, ne forgesante la poemojn, la proverbojn kaj la citaĵojn kiuj aperas en la romano, kaj tiel li ne nur faciligis la legadon de la libro al homoj de ĉiuj landoj, sed ankaŭ kreis beletran verkon plenan je merito.

Ni devas diri ion ankaŭ pri la eldono, kiu estis grava defio por la hispana esperanto-movado. La verko estis eldonita en la jaro 1977 de la "Fundación de Esperanto", societo kreita kelkajn jarojn antaŭe, laŭ peto deHispana Esperanto-Federacio en Zaragozo, impulsita de la loka grupo en tiu urbo. La esperanto movado ŝuldas ankaŭ specialan dankosenton al la mecenateco de la familio Manteca-Cano, de Alakanto, kaj de Víctor Ortiz, de Zaragozo. La libro enhavas pli ol okcent paĝojn kaj estas ilustrita per la famaj gravuraĵoj de Gustavo Doré. La titolo estas "La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha"·. Ĉi tiu eldono kronas la strebojn de hispanaj esperanto-parolantoj porprezenti al ĉiuj sian plej universalan verkon, en la plej universala lingvo.